SES 2009 - Somera Esperanto-Studado

Afiŝita de petro je 19 majo, 2009 - 19:46.
bildo de petro
Urbo: Modra
Lando: Slovakio
Regiono: Eŭropo
Daŭro:
Ekas: 16 jul 2009 - 16:00
Finas: 24 jul 2009 - 14:00
Asocio:
Kontakto: ses (ĉe) ikso.net
Retejo: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php
Celgrupoj:
Kategorioj: Internacia okazaĵo
Temoj: Edukado
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Ĉi-jare SES kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! La aranĝon gastigas malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90km de Vieno.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
* Antaŭtagmeze - instruado de Esperanto;
* Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
* Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenontoj ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova eŭropa referenckadro pri lingvo-instruado de A1 ĝis C1.
Komuna vojaĝo al IJK de SES! SES-2009 okazos tuj semajnon antaŭ IJK en Liberec, Ĉeĥujo, kien ni planas okazigi komunan vojaĝon. Tiel la partoprenantoj povos unue plibonigi siajn sciojn de Esperanto, kaj tuj poste utiligi ilin en unu el la plej popularaj tradiciaj junularaj Esperanto-aranĝoj. Vidu mapon: http://maps.google.com/maps/ms?hl=en&ptab=2&ie=UTF8&t=h&msa=0&msid=11164...