Kio estas Monda Kalendaro?
Monda Kalendaro estas internacia esperanta agendo. Ĉi tie eblas publikigi novaĵojn kaj aktivecojn kiuj rilatas pri la esperanta movado. Tiu ĉiu projekto funkcias kiel renkontiĝo kaj inform-punkto de ĉiuj la eventoj organizitaj, tagon post tago, de la esperantaj asocioj kaj kolektivoj.
Ĉiu homo rajtas libere publikigi eventojn en Monda Kalendaro. Ankaŭ, eblas aldoni klarigojn pri via aranĝo aŭ novaĵo. Ekzemple: vi povas informi pri la daŭro de la aranĝo markante en kiuj tagoj ĝi okazos, aŭ ĉiun duan tagon de la semajno aŭ kelkajn tagojn en la monato, ktp... kaj ĉio libere kaj anonime, sed estus pli bone se vi siubskribus la eventon per la nomo de via kolektivo aŭ organizo por ke la aliaj geuzantoj sciu kiu ĝin organizas.
Monda Kalendaro havas nenian leĝan avizon nek manifeston, tamen ni informas al vi ke neniamaniere aperos seksismaj informoj aŭ novaĵoj (la seksa egaleco ankoraŭ estas plenumota lerno-fako en la mondo), gejofobaj (la rajto ami libere daŭre estas tabuo aŭ krimo laŭ multaj homoj), rasismaj (la rasismo malaperis en multaj lokoj de la mondo sed ne ĉie) aŭ agresemaj kontraŭ la kultura sento de la popoloj sen ŝtato (ĉar ne ĉiuj la popoloj de la mondo estas liberaj, suverenaj kaj sendependaj).
Ankaŭ ni informas ke se vi volas aparteni al la redakto-grupo, skribu nin kaj, subite, vi apartenos al tiu ĉi projekto, libera kaj malfermita projekto.






