Radio-elsendoj
Elsendo el la 01.09.2010
Elsendo el la 30.08.2010
elsendo de la 30a de Aŭgusto 2010
28a de aŭgusto 2010
Saluton! Mi estas Djalma Pessata kaj vi aŭskultas nun la programon “Parolu, Mondo!”. Skribu al ni per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com
Ĉu Vi Scias?Julio Baghy(1891-1967)
Kiu ricevis la kromnomon “La Kavaliro de l’Tutmonda Paco” estis la hungara poeto Julio Baghy, la amata vagabondo, la poeto de la esperantista popolo.
Ricevos la libron “La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko”……Juan Carlos Benéitez, el Córdoba, Argentino. Gratulon, Juan Carlos! Dankon al vi kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis en nia lotumo.
Ne nur idealistoj, sed ankaŭ realigantoj
João José Santos
João José Santos naskiĝis en Lisbono, Portugalio, en la 15-a de majo 1958. Adoleske, dum la amikoj ludis kaj studis, li devis labori por helpi la familion. Adolte, João studis portugalan, latinan kaj helenan lingvojn kaj literaturojn, dum tri jaroj. Poste li eniris ses jaran superan kurson. Esperanton li lernis 27-jaraĝan. Estis Esperanto kiu influis lin al klasika filologio.
Post 13 jaroj da profesia instruado en publikaj mezgradaj lernejoj, kaj unu jaro en privata universitato, li decidis fariĝi editisto. En tiu kunteksto naskiĝas La Karavelo, internacia kultura magazino de Esperanto, kaj “Esperanto em 30 Horas”(Esperanto en 30 horoj), portugala manlibro pri Esperanto, inter aliaj publikaĵoj, kies informoj troveblas ĉe www.lakaravelo.com .
João José Santos estis reprezentanto de ILEI, en Portugalio, dum ĉirkaŭ 20 jaroj, instruis Esperanton en la 1990-aj jaroj en Portugala Esperanto-Asocio, kie estis diversfoje estrarano, kaj unufoje vic-prezidanto.
Ni bezonus multe pli da tempo por informi pri ĉiuj agadoj de nia samideano, ĉar João José Santos estas ne nur idealisto, sed ankaŭ realiganto.
Humuraĵo
Viro al amiko: Vi ne kredus tion kio okazis hieraŭ nokte!
Amiko: Ĉu? Kio okazis?
Viro: Nu, hieraŭ nokte la sonorilo sonis kaj kiam mi malfermis la pordon, kiu estis tie? Mia eksa bopatrino! Ŝi diris “Ĉu mi rajtas resti ĉi tie dum kelkaj tagoj?”
Amiko: Do, kion vi faris?
Viro: Mi diris, “Certe! Kial ne?!” kaj tiam fermis la pordon.
Muzika Momento
Sur Sama Ŝipo
Verkis: Doĉekal, Jursa kaj Ari
Kantas: Team’
Printempe mi
frusonĝis ke
la dom’ ne plenas je malam’.
Falis kradar’,
apertas dom’,
kaj sin salutas ĉiu hom’.
Bela rond’
ĉar ne plu envi’,
simple mirinda mond’.
Bonan pli
ĉu elpensis vi?
Ne, pli bonan ne!
Refreno:
ĉiu el ni
ja sur la sama ŝipo
ĉiu el ni
por unu foj’.
El sama kaj’
l’ unua paŝo
por sama kaj’
ĝis forpas’.
Printempe mi
plu revis ke
la dom’ ne plenas je timem’.
Falis kradar’,
apertas dom’
kaj ĉiu tenas sin ĉe man’.
Bela rond…
ĉar ne plu envi’,
simple mirinda mond’.
Bonan pli
ĉu elpensis vi?
Ne, pli bonan ne!
Refreno
“Parolu, Mondo!” Informas
En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.
La nova organizaĵo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA ĉe UN kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj ĝi lanĉos Esperantan retpaĝaron pri UN kaj Unesko.
Aferoj de la Vivo
Organ-donacado: Nova iniciato savos vivojn
En dek jaroj la kvanto de la homoj, kiuj atendas anstataŭan organon, konsiderinde kreskis en Belgio. La manko de organoj ŝuldiĝas al diversaj faktoroj: pro medicina progreso oni povas savi la vivon de pli da personoj per anstataŭigo de organo; la nombro de junaj homoj, kiuj forpasis pro akcidento kaj do povus disponigi junajn organojn, malpliiĝas; kaj la meza vivdaŭro kreskas, tiel ke mortintoj estas pli maljunaj kaj do povas liveri malpli da reuzeblaj korpopartoj.
Tamen la situacio estas relative favora en Belgio. Tie oni rajtas forpreni organon ĉe iu ajn mortinto, krom se tiu dumvive deklaris rifuzon, aŭ kiam familiano malaprobas. Tio ĉi okazas malpli ofte ol en najbaraj landoj, tamen oni provas ankoraŭ malkreskigi tiun nombron. Kiam oni registrigas sin dumvive kiel dononto, la familio ne plu povas tion malhelpi.
Teksto de Ivo Durwael
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la Revuo Monato
Muzika Momento
Ave Maria
Verkis: Péter Wolf kaj Kálmán Fülöp
Tradukis: Perlo Miela
Kantas: Anjo Amika
Anjo Amika
Dum mia vivovojo
Vin koncernis fid’,
por mi Via gvid’ bonas.
Ne estas malfortiĝo
plu en mia sort’,
en mi Via vort’ sonas.
Ave Maria, Ave Maria,
Ave Maria, Ave Maria.
Ĉu estas tuthazardo
la renkonta hor’?
Nun Vin mia kor’ benas.
Ĉar min tra multaj ebloj
gvidas Vi kun ĝoj’,
mi sur ĝusta voj’ venas.
Ave Maria, Ave Maria,
Ave Maria, Ave Maria.
Per Via kondukado
venis nova dev’,
estis bela rev’ sen mank’.
Vi min protektas ĉiam,
ne plu estas vant’
antaŭ Vi ĉi kant’ jen dank’,
Ave Maria, Ave Maria,
Ave Maria, Ave Maria.
Radio Havano Kubo 2010-08-29
Elsendo el la 27.08.2010
Elsendo el la 25.08.2010
elsendo de la 23a de Aŭgusto 2010
Elsendo el la 23.08.2010
21a de aŭgusto 2010
Saluton! Mi estas Djalma Pessata kaj vi aŭskultas nun la programon “Parolu, Mondo!”.
Ĉu Vi Scias?Eldonejo Fonto publikigis “La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko”
Ĉu vi ŝatus gajni la libron “La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko”, de Jorge Amado, esperantigita de Geraldo Pádua? Tiun libron ricevos unu el la geaŭskultantoj, kiuj ĝuste respondos la jenan demandon: kiu poeto de Esperanto-movado ricevis la kromnomon “La Kavaliro de l’Tutmonda Paco”? Sendu vian respondon ĝis la venonta mardo, 24-a de aŭgusto, per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com. En la venonta programo ni lotumos la libron..
Rimarkoj:
1-La skipo de “Parolu, Mondo!” ne povas konkuri al premio.
2-Ni sendos la premion al la gajnonto per ordinara letero.
3-Inter la solvintoj ni lotumos nur unu premion.
Georgo Rosa, la kreinto de “Insulo de la Rozoj”
Insulo de la Rozoj, Sendependa Respubliko Esperantista
-Lasta Parto-
La 25-an de februaro 1969 la maro englutas la insulon.
De tempo al tempo tiu evento de la “Insulo de la Rozoj“ unuarangiĝas. Bando de romanjaj muzikistoj inspiriĝis per la historio de la platformo por “hiphop”-a peco, kiu gajnis en festivalo.
Somere en 2008 Vancuvera Muzeo en Kanado starigas instalaĵon festantan la eventon, ankaŭ rilate la insulon “Utopia” de la filozofo Thomas Morus. Pri la historio publikiĝis eĉ bildstria albumo. La pasintan 1-an de julio, en Rimini okazis premiero de la kulturfilmo “Insulo de la Rozoj — La libero timigas”, rezulto de unujara esplorlaboro kaj 40 horoj de filmado.
Sed la “Insulo de la Rozoj” ne estas la ununura mikronacio en la mondo. En la Norda Maro staras “Princolando de Sealand”, same sur platformo, unu el la pluraj konstruitaj dum la 2-a Mondmilito cele al defendo kontraŭ aviadilaj kaj misilaj atakoj al Londono. Tiu ĉi princolando ne pereis kaj eĉ nuntempe bone funkcias kiel turisma loko.
Do, la ideo de inĝeniero Georgo Rosa ne estis tro ekstravaganca: ĝi nur anticipis la nuntempe surmarajn konstruadojn de hotelo en Dubai kaj de japana flughaveno. Kaj nun, pli ol okdekjarulo, li prave povas orgojli eĉ se, pripense la tutan historion, amara rideto aperas sur lia vizaĝo.
Historio skribita de Viglo, el Italio, kaj publikigita en la revuo Mirmekobo, en decembro 2009.
Aŭdu kaj Lernu
La vorteto “ĉu” staras normale komence de la demanda frazo, sed en dialogoj “ĉu” povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-ĉu-aj ĉu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita.
Ekzemple:
-Morgaŭ mi iros al Francio.
-Al Parizo? aŭ -Ĉu vi iros al Parizo?
Muzika Momento
Tristas
Esperanta versio de “Triste”, de Tom Jobim
Esperantigis kaj kantas: Flávio Fonseca
Flávio Fonseca
Tristas ja vivi en solec’
En la dolor’ de pasi’
Tristas ja scii, ke neniam
Per la iluzi’
Viveblas ja ni, ĉiam per si
Ĉiun revanton vokas vekiĝ’
Via belec’ estas flugil’ (furor’)
Troa por povra korfragil’
(simpla kor’)
Ĉar ĝi haltas por gvati vin
Nur por ĉagreni min
Tristas ja vivi en solec’
“Parolu, Mondo!” Informas
Leandro Freitas
Samideano Leandro Freitas informas, ke la 15-an de aŭgusto okazis nova prelego pri Esperanto en Rotaro-Klubo Ilha Solteira, ŝtato San-Paŭlo. Ĉirkaux 30 homoj partoprenis la eventon (gerotarianoj kaj personoj, kiuj ne apartenas al la Rotaria Familio). Fine de la prelego, la preleginto Leandro Freitas disdonis KD-ojn al la gespektantoj kun informoj kaj artikoloj pri E-o kaj internacia komunikado.
Humuraĵo
Manoelo malamas katidon de sia edzino kaj decidas malaperigi ĝin. Li metas la besteton ene de sako, metas en aŭto kaj lasas ĝin for 20 domblokoj de sia domo. Kiam li revenas, la katido estas antaŭ la dompordego.
Nervoze, Manoelo ripetas malaperigon kaj lasas la besteton for 40 domblokoj de sia domo. Kiam li revenas, ree li trovas katidon antaŭ la dompordego.
Pli nervoze, le prenas katidon, iras 10 domblokoj dekstre, 20 domblokoj antaŭe, 30 domblokoj maldekstre kaj diras:
- Nun vi perdiĝos, besto!
Kvin minutoj poste, li telefonas al sia edzino:
- Am’, ĉu la katido estas tie?
- Ĝi ĵus alvenis, kial?
- Lasu min paroli al li, mi perdiĝis!
Ni Rekomendas
Bertilo Wenergren
Hodiaŭ ni rekomendas admirindan serĉlokon por trovi esprimojn en bona Esperanto, ĉefe la zamenhofajn. Temas pri la paĝaro “tekstaro”, farita de Bertilo. Vizitu ĝin ĉe www.tekstaro.com
Muzika Momento
Alaŭdo
Verkis kaj kantas: Maria Koĉetkova
Alaŭdo, alaŭdo, pri kio vi kantas,
flugante, ludante en blua ĉielo,
trankvila kaj hela?
Jen vento al kantoj aplaŭdas.
Alaŭdo, alaŭdo, por kiu vi kantas?
Ĝojplene, solene
vi ĉiuprintempe salutas matenojn,
kaŝinte vin super la kampoj…
Alaŭdo, alaŭdo, birdeto sinĝena…
Ne estas vi riĉa,
vin famo ne tenas, sed el la sereno
vi kantas por homa feliĉo.
Vi kantas por nia feliĉo…
Radio Havano Kubo 2010-08-22
Elsendo el la 20.08.2010
Elsendo el la 18.08.2010
RV170 (2010.08.16)
- Ŝuoj malhelpas infanojn
- Lernejoj instruos sociretan prudenton
- Bonodoraj afiŝoj allogu hundojn
- Tatoeba: frazaro bezonas esperantistojn
- Reeldoniĝis La Eta Princo
(Mendoj: eŭropaj | ekstereŭropaj)
Elsendo el la 16.08.2010
elsendo de la 9a de Aŭgusto 2010
UK 2010 - Proksimigo de kulturoj (prelego)
14a de aŭgusto 2010
Saluton! Mi estas Djalma Pessata kaj vi aŭskultas nun la programon “Parolu, Mondo!”.
Ĉu Vi Scias?Jorge Amado(1912-2001)
Kiu poeto de l’Esperanto-movado ricevis la kromnomon “La Kavaliro de l’Tutmonda Paco”? Skribu vian respondon ĝis la 24-a de aŭgusto. Vi povos esti la gajnonto de la libro “La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko”, de Jorge Amado, esperantigita de Geraldo Pádua kaj publikigita de la Eldonejo Fonto. Nia retadreso estas falamundoesperanto@gmail.com .
Rimarkoj:
1-La skipo de “Parolu, Mondo!” ne povas konkuri al premio.
2-Ni sendos la premion al la gajnonto per ordinara letero.
3-Inter la solvintoj ni lotumos nur unu premion.
Aferoj de la Vivo
Insulo de la Rozoj, Sendependa Respubliko Esperantista
La 1-an de majo 1968.
En Adriatiko, antaŭstrande de la urbo Rimini, tuj ekstere de la teritoria marlimo, la bolonja inĝeniero Georgo Rosa proklamas la sendependecon de mikronacio sur la fera platformo, kiun li mem projektis kaj konstruis. Tiel naskiĝas la “Respubliko de la Insulo de la Rozoj” laŭ la nomo en esperanto, oficiala lingvo de la ĵusnaskita ŝtato, kaj li eĉ nomumas “ambasadoro”-n, inĝeniero Rudy Wolfang Neumann, germana entreprenisto.
Tujtuje la mikronacio fariĝas afero nacia kaj internacia, estigante kaj egajn timojn kaj esperojn, revojn. Politikuloj samkiel aŭtoritatoj ektimas pro estiĝo de nova internacia “ŝtato” kelkakilometre antaŭ la itala marbordo. Ekstaras enketoj, prezentiĝas parlamentaj demandoj: iu vidas malantaŭ la Insulo de la Rozoj la ombron de fremda nacio — memoru la daŭran etoson de la Malvarma Milito; aliuloj ektimas starigon de kazino, kun hazardludoj kaj logistinoj, atenco al moralo: fakte dum la jaro 1968 okazis en okcidenta Eŭropo sociaj tumultoj, precipe studentaj.
Aliflanke la turismaj entreprenistoj, samkiel la administrantoj de la urbo Rimini, favore taksas la “Insulo”-n, fariĝintan neantaŭvidebla turisma allogaĵo: la somergastoj viciĝas por akiri lokon sur boatoj kiuj ĉirkaŭnavigas la platformon, kaj preskaŭ freneze aĉetas la poŝtmarkojn de la nova ŝtato, kiel originalan ferian memorigilon.
Eĉ UEA entuziasme aplaŭdas la iniciaton, ĉar la nova ŝtato adoptis, kiel oficialan, la lingvon internacian. Krome la “Insulo” fariĝas somera novaĵo por presagentejoj, ĵurnaloj, revuoj kun raportaĵoj, enketoj, intervjuoj kaj fotoj de belegaj junulinoj bikine senvestaj.
Post 55 tagoj de la sendependa proklamo, la itala Ŝtato decidas firman intervenon. La insulo embargiĝas, kun sekva militista okupado. Poste sur la platformon elŝipiĝas mararmeaj eksplodistoj: persone mi konatiĝis kun “karabenisto“, kiu dum ses monatoj estis inter la okupantoj de la platformo.
En la venonta programo mi rakontOs la lastan parton de ĉi tiu kurioza historio skribita de Viglo, el Italio, kaj publikigita en la revuo Mirmekobo, en decembro 2009.
Humuraĵo
Preĝejo plena, kaj pastro ordonas:
- Kiu volas iri al ĉielo levigu sian manon!
Ĉiuj levigas krom ebriulo, sidata malproksime.
La pastro lin demandas:
- Vi malproksime! Ĉu vi ne volas iri al ĉielo kiam vi mortos?
- Ha! kiam mi mortos mi volas! Mi pensis ke vi organizis karavanon por hodiaŭ.
Muzika Momento
Koni Devas Vi
Esperanta versio de “Tienes Que Saber”
Esperantigis kaj kantas: Vicente Valdés Bejarano…aŭ Ĉente
Vicente Valdés Bejarano
Koni devas vi
Pri la am’ de l’Di’
Dum vivipruvoj kaj la tim’
Ĉiam ŝirmas nin
Koni devas vi
Pri la am’ de l’Di’
Ni proklami devas Lin
Ĉar Li amas nin
“Parolu, Mondo!” Informas
La bulteno Libera Folio informas, ke la ĉefa vortaro de Esperanto baldaŭ povos esti libere uzebla kaj komentebla en la reto. La eldonanto de Plena Ilustrita Vortaro faris kontrakton pri la enretigo kun la organizaĵo E@I. Tamen ankoraŭ mankas financado por la enretiga projekto, kiu postulas kelkmonatan laboron de pluraj personoj, kaj kies celo estas tranformi la enhavon de PIV el la nuna eksmoda sistemo al moderna datumbazo. Laŭ E@I por tiu celo estas bezonataj minimume 10.000 eŭroj, kiujn la organizaĵo nun esperas kolekti de individuaj esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj.
Ni Rekomendas
Hodiaŭ ni rekomendas la plurlingvan paĝaron “Kurso de Esperanto”.
“Kurso de Esperanto” estas multrimeda komputilprogramo por la memlernado de Esperanto. Ĝi konsistas el 12 lecionoj, tre variaj ekzercoj kaj kanzonoj por fiksi la enhavon. Aliru al www.kurso.com.br , elektu lingvon kaj profitu la oportunon por agrabla kaj tre interesa studado.
Aŭdu kaj Lernu
La sufikso UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: “entenilo”, “kreskaĵo” kaj “lando”. Ekzemploj:
salo → salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon
pomo → pomujo
Franco → Francujo = la lando de la Francoj
Muzika Momento
Stelo de Esperanto
Verkis kaj kantas: Vera Jordan
Vera Jordan(1948-2006)
Estas la stelo en la ĉiel’
de ĉiuj kontinentoj
Ĝia nomo estas Esperanto
Ĝin la homoj de la Tero havas
en siaj pensoj, en siaj koroj
La verda stelo, koloro de espero
Kaj en la Nordo kaj en la Sudo
La lumo tra l’ fenestro de l’ mondo
Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto
Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto
Ĝiaj vortoj ankaŭ estas niaj
Eŭropo, Ameriko, Azio, Afriko, Oceanio
La Tero volas aŭdi
Kaj kunvivi en komuna kontakto
En tiu bela ideo, AMO
Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto
Kantu, stelo, kantu
Belajn vortojn, Esperanto
Se vi volas,
kantu kun mi, bonvenon!
Ni amas la lingvon,
kiu ebligas al ni
trovi multajn geamikojn
Geamikojn
kaj vidi la tutan mondon
kiel grandan familion






